 |
vivo...La Vivo!!!
Andreo Korobejnikov naskiĝis la 10-an de julio 1986 en la urbo Dolgoprudnij de la Moskva regiono de Rusio. Komencis pianludi, kiam estis 5-jara (en 1991).
Ek de la 7-jara aĝo komencis gajni premiojn de diversaj muzikaj konkursoj:
· 1994 – la 1-a premio de la III Interregiona konkurso de junaj muzikistoj je la nomo de P.I.Ĉajkovskij (Ĥimki, Rusio);
· 1995 – la 1-a premio de la II Tutrusia konkurso de junaj pianistoj je la nomo de K.N. Igumnov (Lipeck, Rusio);
· 1996 – la 3-a premio de la I Festivalo “Ĝazo ĉe la Longaj Lagoj” – en la ensemblo “CDT-kvinteto” (Dolgoprudnij, Rusio);
· 1998 – la 1-a premio de la III Moskva regiona konkurso de pianistoj je la nomo de S.V. Raĥmaninov (Dolgoprudnij, Rusio);
· 1998 – la 1-a premio de la XXVII Internacia konkurso de junaj pianistoj “Citta’ di Senigallia” (Senigallia, Italio);
· 1999 – la 1-a premio de la III Tutrusia konkurso de junaj muzikistoj “Junaj talentoj de Rusio” (Moskvo, Rusio);
· 1999 – la 2-a premio de la III Tutrusia konkurso de junaj pianistoj je la nomo de K.N. Igumnov (Lipeck, Rusio);
· 2000 – la 2-a premio de la XIX Internacia konkurso de junaj pianistoj je la nomo de I. Scionti (Kingsvil, Usono);
· 2000 – la 1-a premio de la XIX Internacia konĉerta konkurso de junaj pianistoj (Kingsvil, Usono);
· 2000 – la 3-a premio de la XIX Internaciaj konĉertaj konkursoj de ĉiuj instrumentalistoj (Kingsvil, Usono);
· 2001 – la 1-a premio de la III Internacia konkurso de pianistoj kaj ĉambraj ensembloj je la nomo de M.V. Judina (S.-Petroburgo, Rusio);
· 2001 – la Premio de Publiko de la XI Internacia konkurso de pianistoj kun orkestro “Citta’ di Cantu’” (Kantu’, Italio);
· 2002 – la 3-a premio de la IV Internacia konkurso de junaj pianistoj “La ŝtupo al la majstreco” (S.-Petroburgo, Rusio);
· 2002 – la “Prix Unique”; de la II Internacia konkurso de junaj muzikistoj (Enskede, Nederlando);
· 2003 - la 1-a premio de la I Internacia konkurso de pianistoj de la Moskva Konservatorio je la nomo de P.I.Ĉajkovskij (Moskvo, Rusio);
· 2004 - la 1-a premio de la III Internacia konkurso de pianistoj je la nomo de A.N. Skrjabin (Moskvo, Rusio).
Koncertis en Italio, Francio, Germanio, Japanio, Kroatio, Ĉeĥio, Svedio, Finnlando, Nederlando, Usono, Ĉinio, Hindio, Ukrainio, Azerbajĝano, kaj multaj urboj de Rusio; inter ili – koncertoj en la plej prestiĝaj haloj de la mondo: La Granda Halo de la Moskva Konservatorio, “Salle Cortot” en Parizo, “Sala Verdi” en Milano, “Hamarikyu Asahi Hall” kaj “Parthenon Tama” in Tokio, “Vatroslav Lisinski” en Zagrebo kaj aliaj. Koncertis kun la Praga Filarmonia Orkestro, Rumania Filarmonia Orkestro “M. Jora”, Moskva Simfonia Orkestro kaj kun orkestroj de multaj urboj de Rusio. |
 |

De la 1992-a ĝis la 1997-a jaro li studis en la Centra Speciala Meza Muzika Lernejo ĉe la Moskva Ŝtata Konservatorio je la nomo de P.I. Ĉaikovskij. De la 1997-a ĝis la 2001-a jaro li studis al Moskva Regiona Supera Lernejo de Artoj. De la 2001-a jaro li estas studento de la Moskva Ŝtata Konservatorio je la nomo de P.I. Ĉajkovskij en la klaso de Andrei Diev.
De la 2000-a jaro li estas dumviva membro de la Akademio Internacia de la Sciencoj San-Marino en la Arta Sektoro.
Paralele li eniris en la 1998-a jaro la juran fakon de la Eŭropa Jura Universitato, kiun li finis en la 2003-a jaro kun honoro. De la 2003-a ĝis la 2004-a jaro li estis lekciisto en Eŭropa Jura Universitato por objektoj “ La Teorio de la Ŝtato kaj la Juro”, “La Tera Juro”, “La Juro de la Intelekta Propreco”. Li jam publikigis kelkajn proprajn jursciencajn verkojn, ankaŭ en fremdaj lingvoj. Ek de la 2003-a jaro li estas aspiranto de la jura fako de la Moskva Ŝtata Universitato je la nomo de M.V. Lomonosov.
Li parolas 3 fremdajn lingvojn – la anglan, la italan kaj la Esperanton!!!
Libertempe ludas ankaŭ ĝazon per tenorsaksofono. Pasias al poezio.
|
 |